Esperanto

“Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj”, preskribas la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj el 1948.

Kiel asocio kuniganta familiojn kaj amikojn de lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj ni sentas nin devigitaj memorigadi, ke tiu grandioza promeso tuŝas ĉiujn homojn sendepende de ilia seksa orientiĝo kaj seksa identeco.

Ni estas patrinoj, patroj, fratoj, fratinoj, gekuzoj aŭ simple amikoj de GLAT-personoj kaj ni deziras, ke ili estu traktataj kun la sama digno kun kiu ni, la aliseksemuloj. Tial ni subtenas niajn proksimulojn kaj ĉiujn tiujn, kiuj klopodas kompreni kio estas samseksemo, ambaŭseksemo kaj transgenreco.

Alie ol kelkaj politikistoj, reprezentantoj de la Eklezio kaj publicistoj ni ne timas pri niaj familioj. La ĉeesto de samseksemuloj kaj transgenruloj en la publika vivo ne estas danĝera. La valoro kaj firmeco de niaj rilatoj dependas de amo kiun ni dediĉas unuj al la aliaj, kaj ne de tio ĉu ni lasos al la aliaj homoj vivi konforme al ilia identeco.

Nek samseksemuloj, nek transgenruloj endanĝerigas nian seksan orientiĝon. Tamen ni volonte helpos al ĉiuj kiuj parolas pri “geja propagando” kaj timas pri la “civilizo de la blanka kaj aliseksema homo”.

Kun konsterniĝo ni rigardas la amason de la sensencaĵoj kaj mensogoj eldirataj en la amaskomunikiloj pri samseksemo kaj transgenreco. Tial kiel aliseksema koalicio por la GLAT-personoj ni ne petas, sed postulas estimon kaj plenan egalrajtigon por niaj infanoj, proksimuloj kaj amikoj.